Sextus Propertius
CYNTHIA IRAS AL VILAĜO

Kvankam malgajigas min, ke vi forlasas, Cynthia, Romon,
      tamen, kore mi deziras, vivu vi sola en vilaĝ'.
En provinco pura mankas fraŭlo korupta, kiu provus
      vin per komplimentoj, tentus per promes' kaj ruza delog'.
Bru' kverela sub fenestro tie neniam vin alarmos,
      vian dormon ne forpelos krioj de lasciva vokad'.
Vi solece la solecajn montopintojn tie rigardos,
      kaj la etan havon, etan kampon de l' malriĉa popol'.
Tie cirko kaj teatro ne ekscitos en vi dezirojn,
      nek multfoje ripetata kulpa festo de templa nokt'.
Vi rigardos, kiel paŝas lante kun plugilo la bovoj,
      kiel ĉe la branĉotondo falas freŝa frondo de vit'.
Kelkafoje vi incenson portos ŝtele en la kapelon,
      kaj kapridon vi oferos, ĝin bruligante sur l' altar'.
Vi kuraĝe povos danci eĉ senveste la sanktajn dancojn,
      ĉar neniam tien venas fremda homo, viro el urb'.
Mi, ĉasante kapreolon, preĝos pri l' favor' de Diana,
      kun ŝi federiĝos; Venus estos rifuzata de mi.
La kornaron de la predo vote mi metos sur abion,
      kaj la viglajn ĉasohundojn mi instigos per mia fajf'.
Tamen, mi trankvilon lasos al leon' potenca, la apron
      de dentegoj furiozaj malproksime evitos mi.
Pri kuraĝo mi ne volus fanfaroni, sufiĉe estos
      embuskadi je leporo eta kaj arkpafi je bird',
kie ĉarma flu' Clitumnus kure susuras inter arboj,
      kaj la puran blankan trunkon lavas trempe la pia bov'.
Ho, etinjo mia, kiam via korpo je vir' sopiras,
      ĝisatendu, mi alvenos ĉe l' ascendo de l' aŭrorstel'.
Ĉar vin por mi ne kompensas la arbar' senlima, silenta,
      nek la lirle inter muskaj rokoj forrapidanta flu'.
Miaj lipoj vian nomon, Cynthia, Cinjo, diras ĉiam,
      vin neniu tuŝu, kara, ĝis mi estos ree ĉe vi.